J. O. NYSTRÖM (mortis la 18-an de aprilo 1958 en Nässjö pli ol 84-jara) estis sveda esperantisto.
Li aktive partoprenis la movadon dum pli ol 40 jaroj, estis prezidanto de la loka klubo kaj grave helpis dum la Unua mondmilito kiel peranto inter belgaj militkaptitoj kaj iliaj familioj.