Júlia Vajda, laŭ hungarlingve kutima nomordo Vajda Júlia estis hungara pentristo, grafikisto. Ŝia origina familia nomo estis Richter, ŝia unua edzo estis Lajos Vajda (pentristo), la dua József Jakovits.
Júlia Richter [1] Arkivigite je 2018-01-25 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de septembro 1913 en Trencsén (Hungara reĝlando) nuntempa Trenčín en Slovakio, ŝi mortis la 1-an de majo 1982 en Budakeszi (Hungario).
Biografio
Júlia Vajda forlasis Ĉeĥoslovakion kaj frekventis Industriartan Lernejon en Budapeŝto inter 1935-1939, poste privatan lernejon de Vilmos Aba-Novák kaj vesperan kurson de Belarta Altlernejo. Intertempe ŝi edziniĝis en 1938, samtempe ŝi prenis la edzan nomon Vajda. Ili vivis kune en Szentendre. Pro vidviniĝo ŝi denove edziniĝis. En 1946 ŝi aliĝis al pluraj modernaj pentristaj rondoj. Dum la socialismo tiuj stiloj ne estis akceptataj. En la jaroj 1956-1957 ŝi vivis en Lund, inter 1961 kaj 1963 en Parizo. Ekde la 1970-aj jaroj ŝi kreis plej ofte geometriajn bildojn.
Elektitaj solaj ekspozicioj
Elektitaj grupaj ekspozicioj
Elektitaj pentraĵoj
- Szentendre (1948)
- Szárnyas figura (1960)
- Körök és négyszögek (1977)
- Memportreto
Fontoj