József Jankó

József Jankó
Persona informo
Naskonomo Jankó Ferenc József
Naskiĝo 4-an de oktobro 1909 (1909-10-04)
en Orosháza
Morto 14-an de septembro 1992 (1992-09-14) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Óbuda Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
ekonomikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

József Jankó [jOĵef], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Jankó Ferenc József, estis hungara agronomo, ekonomikisto, altlerneja instruisto.

József Jankó[1][2] naskiĝis la  4-an de oktobro 1909 (nun 1909-10-04) en Orosháza, li mortis la 14-an de septembro 1992 en Budapeŝto.

Biografio

József Jankó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1928, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932, en la sekva jaro li doktoriĝis. Post la diplomo li estis postenulo en bienoj, inter 1934–1941 li estis asistanto kaj gvidanto de la universitata bieno de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József, dum en 1933 li doktoriĝis el ekonomio. Poste li instruis aŭ havis postenojn en pluraj lokoj, fine inter 1953–1962 li estis docento, inter 1962–1973 profesoro, ekde 1953 ankaŭ katedrestro de Ekonomia Akademio (Magyaróvár), dum li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeflaboro estis ekonomio de la bienoj. Lia edzino naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn en 1960 kaj 1973.

Elektitaj kontribuoj

  • Részesbérletek Békés vármegyében és azok üzemi jelentősége. (disertaĵo, 1933)
  • A rizstermesztés költségei. (1949)
  • A füves vetésforgós gazdálkodási rendszer hazai alkalmazásának néhány fontos kérdéséről. (1952)
  • Az állattenyésztés szervezése. (1957)
  • A tehenészet takarmányköltségét alakító néhány tényező vizsgálata. (disertaĵo, 1960)
  • A takarmányozási költség csökkentésének lehetőségei és eszközei a tehenészetben. (monografio, 1962)
  • A közgazdasági oktatás és a gyakorlati képzés múltja és jelenlegi helyzete Főiskolánkon. (1968)

Memorigiloj

Fontoj

Referencoj