József Heckenast [jOĵef hekenast], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Heckenast József, estis hungara agronomo, altlerneja instruisto.
József Heckenast[1][2] naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1922 (nun 1922-08-03) en Völcsej, li mortis la 30-an de januaro 2002 en Budapeŝto.
Biografio
József Heckenast maturiĝis en gimnazio en Sopron en 1941, poste li akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1944. Post la diplomo li instruis en faklernejoj en Pápa kaj Szolnok ĝis 1949, dum en 1947 li akiris pedagogian diplomon en 1947 en agronomia edukejo. Li estis asistanto (1949–1953) en agronomia akademio en Zsámbék, poste li laboris en la agrikultura ministerio, inter 1961-1967 en direktoraro de universitatoj. Li estis ankaŭ lektoro (1957–1967) en instituto, docento (1968–1969) en Agronomia Universitato de Gödöllő, fine profesoro kaj katedrestro (1969–1992). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1965 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, li doktoriĝis en ls sekva jaro en Agronomia Universitato de Keszthely. Lia ĉeftemo estis instruado kaj historio de la hungara agronomio. Lia edzino naskis solan filinon en 1951. Li ricevis 2 premiojn en 1960 kaj 1984.
Elektitaj kontribuoj
- Az üzemi gyakorlat a hallgatók nevelésének fontos eszköze. (1953)
- Az erkölcsi nevelés néhány problémájáról egyetemeinken. (1958)
- A nevelés és szemlélet szerepéről a mezőgazdasági szakoktatásban. (1965)
- Szövetkezés a századforduló paraszti gazdálkodásában. is. (monografio kaj disertaĵo, 1969)
- A mezőgazdasági szaktanárképzés kialakulása és fejlődése. (1976)
- Szakoktatástörténet. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1980–1983; 2-a tralaborita eldono: 1986)
- A mezőgazdasági szakoktatás-történet alapjai az 1850-es és az 1910-es évek között. (1992)
- A szaktanárképzés története. (studoj, 2000)
Fontoj
Referencoj