ERŐSS József (ereo:ŝ) estis rumanuja hungara historiisto naskita en Csíkszereda la 26-an de oktobro 1868 kaj mortinta en Sfântu Gheorghe la 7-an de novembro 1932.
Biografio
József Erőss studis en Csíksomlyó, li finis la teologion en Gyulafehérvár. Li havigis diplomon de instruisto en Koloĵvaro. Li estis mezlerneja instruisto en Gyulafehérvár, Csíksomlyó, Kézdivásárhely (1894-1929). Li verkis ankaŭ porjunularan teatraĵon pri Áron Gábor, kiu aperis en 1914 en Kézdivásárhely.
Verkoj
- Olaszországi útirajz (1910);
- A székelyek történelme (1913);
- Háromszék telepedési története, (Sepsiszentgyörgy 1929).