János Hofbauer [jAnoŝ hofbaŭer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hofbauer János estis hungara pentristo, grafikisto, instruisto.
János Hofbauer naskiĝis la 25-an de decembro 1803 en Győr, li mortis la 14-an de junio 1839 en Győr [1] (aliaj biografioj pritraktas erarojn!).
Biografio
János Hofbauer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste en la sama urbo li lernis pentradon. Li studis ankaŭ en politekniko en Vieno, poste ekde 1822 en Akademio de Belartoj de Vieno. Inter 1828 kaj 1830 li kreis akvafortojn kaj pentraĵojn en Pest (urbo), poste li instruis desegnadon ĝismorte en sia naskiĝurbo en la nacia desegna lernejo. Mem la morto baris lin, ke li instruu plu en Buda. Li postlasis edzinon kun filo.
Elektitaj pentraĵoj, akvafortoj
- Dróthíd a Városligetben (akvaforto)
- Szüreti mulatság (guaŝo, 1831)
- vidu la malsuprajn bildojn!
Elektitaj disĉiploj
Fontoj