János Gyenis (ekonomikisto)

János Gyenis (ekonomikisto)
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1932 (1932-11-06)
en Pécs
Morto 1-an de decembro 2001 (2001-12-01) (69-jaraĝa)
en Érd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
redaktoro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János Gyenis [jAnoŝ djeniŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gyenis János, estis hungara ekonomikisto, redaktoro, altlerneja instruisto.

János Gyenis[1] naskiĝis la  6-an de novembro 1932 (nun 1932-11-06) en Pécs, li mortis la 1-an de decembro 2001 (laŭ alia informo la mortotago estas la 30-a) en Érd.

Biografio

János Gyenis maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1952, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx. Post la diplomo li estis asistanto jaron en la universitato, poste same jaron li estis oficisto en Pécs. Inter 1958–1969 li estis ĵurnalisto, respektive redaktoro, inter 1969–1977 li laboris en instituto, poste li denove instruis en politika altlernejo (1977-1985; escepte la unuan jaron li estis docento), fine li havis postenon en esplora instituto (1985–1993). Intertempe li kandidatiĝis en 1979 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉeftemo estis agrara ekonomio kaj kolĥozoj. Li edziĝis en 1957, filino naskiĝis en 1965.

Elektitaj kontribuoj

  • A mezőgazdasági árutermelésről és a felvásárlásról. (1965)
  • Közgazdasági kislexikon. (kunredaktoro, 1968; 4-a eldono: 1987)
  • A Magyar Szocialista Munkáspárt agrárpolitikájának néhány főbb jellemzője az 1957–1961 közötti időszakban. (disertaĵo, 1976)
  • A marxizmus-leninizmus és a szövetkezeti kérdés. (1979)
  • A szövetkezeti vagyon oszthatóságának és oszthatatlanságának dilemmái. (1989)
  • A magyarországi szövetkezeti mozgalmak története. 1945–1990. (1994)
  • Cserépdarabok. (poemoj, 2003)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.