Iván Bach [baĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bach Iván, estis hungara informadikisto, elektrinĝeniero, altlerneja instruisto. Lia patro estis Imre Bach.
Iván Bach[1][2] naskiĝis la 12-an de decembro 1927 (nun 1927-12-12) (laŭ alia informo la naskiĝtago estas la 4-a) en Szeged, li mortis la 23-an de decembro 2006 en Budapeŝto.
Biografio
Iván Bach maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1945, poste li akiris maŝininĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li prelegis jaron en Pezindustria Teknikuniversitato Mátyás Rákosi, inter 1951-1969 li laboris en esplora instituto, sed interrompe li havis stipendion en Usono (1964–1965). Inter 1969–1990 li havis postenon en alia instituto. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1964 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis ankaŭ lektoro (1978–1989), docento (1989–1993), poste invitita preleganto en la Teknikuniversitato. Lia ĉefa intereso estis la tradukprogramoj. Li edziĝis en 1953, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1957 kaj 1961. Li ricevis 2 premiojn en 1970 kaj 2005.
Elektitaj kontribuoj
- Nagyfeszültségű hálózatok zárlatvédelmének összehangolása. (1952)
- Háromfázisú, önműködő visszakapcsolás középfeszültségű hálózatokon. (1957)
- Többfázisú hálózatok számítása. (ankaŭ disertaĵo, 1963)
- Valószínűségszámítás. (1967)
- Számítógépek programozása. (lernolibro, kunaŭtoro, 1980; 5-a eldono: 1991)
- The Role of Context in the Identification Process in Ada. (1989)
- Számítógépes nyelvészet. (studenta lernolibro, 1991; reeldonoj: 1992–2000)
- Formális nyelvek. (studenta lernolibro kaj monografio, 2001; reeldonoj: 2003–2006).
Fontoj
Referencoj