Ĝi agadas kadre de la Federacio Italia de Futbalo, italeFederazione Italiana Giuoco Calcio (FIGC). Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Milena Bertolini, kaj la teamestro estas Sara Gama.
Historio
La itala teamo estis inter la unuaj, kiuj konkuris en internaciaj matĉoj. La unua neoficiala matĉo okazis la 23-an de februaro 1968 kontraŭ la teamo de Ĉeĥoslovakio. En 1969 la itala teamo gajnis la Eŭropan Pokalon de Nacioj, itale "Coppa Europa per Nazioni" en finala rezulto de 3-1 kontraŭ la dana teamo - krome en tiu turniro partoprenis la angla kaj franca teamoj. En 1970 la daninoj venkis per rezulto de 2-0 kontraŭ la italinoj en la finalo de la unua neoficiala monda ĉampionado, tiel ke la itala teamo nur atingis la duan pozicion. En la 2-a neoficiala monda ĉampionado de 1971 en Meksiko la itala teamo atingis la 3-an pozicion. La 28-an de novembro 1971 sekvis la unua internacia matĉo agnoskita de la internacia federacio FIFA.