István Szívós [iŝtvAn sIvOŝ] (Budapeŝto, la 24-an de aprilo 1948 ‒ Budapeŝto, la 10-an de novembro 2019),[1] laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szívós István, estis hungara akvopilkisto (meza avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, dentisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis István Szívós (pli aĝa), lia filo estis Márton Szívós.
Biografio
István Szívós maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966. Li akiris dentistan diplomon en Universitato Semmelweis en 1974, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1981. Ekde 1974 li laboris en dentista kliniko, eĉ li instruis inter 1974-2010 en la universitato. Li edzino naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2018.
Sporta kariero
István Szívós pro medicina konsilo li komencis naĝi en sia aĝo 10. Inter 1960-1980 estis akvopilkisto en 2 ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono naŭfoje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1966-1980 325-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972, Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora, arĝenta kaj bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua 1973. Li estis trejnisto inter 1983-1990, krome li havis postenojn en la akvasporta vivo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj