István Rakovszky [iŝtvAn rakovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rakovszky István estis hungarapolitikisto, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis nagyrákói kaj nagyselmeci.
István Rakovszky frekventis gimnazion en Pozsony, poste li studis juron en Jura Akademio (Pozsony). Li komencis okupiĝi pri sia bieno en Nagyselmec, samtempe li komencis politikadi loke. En 1896 li estis elektita parlamenta deputito, en 1903 partiestro. Inter 1905 kaj 1909 li estis subparlamentestro. En 1907 li ricevis la titolon vera sekreta konsilisto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita. En 1920 li denove estis elektita parlamentano, eĉ parlamentestro (1920-1921). Li aliĝis al la sensukcesa puĉo de Karolo la 1-a (Aŭstrio), eĉ li estis kvazaŭ ĉefministro, poste li estis arestita. Inter 1922-1927 li denove estis parlamentano, poste li plene retiriĝis.
Elektitaj kontribuoj
A Rába-szabályozásra vonatkozó törv-javaslat ált. tárgyalásánál tartott beszéde (1904)
Geschichtliches über Pressburg - sen eldonjaro
A szt margitszigeti prem. tp. (1932, ankaŭ germane)