István MIKÓ [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mikó István estas hungara aktoro, reĝisoro, voĉoaktoro, komponisto kaj teatrestro.
István Mikó naskiĝis la 22-an de oktobro 1950 en Budapeŝto.
Biografio
István Mikó frue komencis muzikadi, li apartenis al Kaláka (muzikgrupo) inter 1969-1973. Li akiris diplomon en Teatra Altlernejo en Budapeŝto en 1977. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Thália (Budapeŝto), poste li gastroladis en Operetoteatro (Budapeŝto). Inter 1991-2002 li estris Teatron Petőfi en Sopron. Li ofte estas videbla en programoj de Hungara Televizio. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filojn.
Liaj roloj (elekto)
Fontoj