Grafo István Károlyi post siaj universitataj studoj enpaŝis en husarregimenton Liechtenstein, en 1821 oni sendis lin en Parizon kiel diplomato. Dum longaj jaroj li vivis en Italio. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis ĉefprefekto de departemento Pest. Li organizis en Fót nacigardistaron kaj establis la husarregimenton Károlyi. En februaro 1849Alfred Windischgrätz kaptigis kaj malliberigis lin. En 1850 oni liberigis lin kontraŭ elaĉetpago. Li fariĝis denove ĉefprefekto de Pest en 1860, poste de 1867 ĝis 1881. Al lia nomo ligiĝas la konstruigado de preĝejo kaj kastelo de Fót laŭ planoj de Miklós Ybl. Li estis longtempe prezidanto de la asocio Szent István Társulat.