- Ne konfuzu kun: István Bethlen, hungara ĉefministro.
BETHLEN István estis duko de Transilvanio en 1630. Li naskiĝis ĉirkaŭ en 1580 kaj li mortis la 10-an de januaro 1658.
Biografio
Bethlen estis la pli juna frato de reganto Gábor Bethlen aŭ Gabrielo Bethlen, kiu nomumis lin en 1616 al ĉefguberniestro aŭ ĉefprefekto de la departemento Máramaros kaj ekde 1622 de departemento Hunyad. Dum la militiroj de la duko, li agadis kiel ties anstataŭulo, poste kiel guberniestro apud la vidvino Katarino de Brandenburg (1629-30). Post kiam Katarino abdikis pri la duka rango, la transilvania asembleo elektis Stefanon al ŝia posteulo (28-an de septembro 1630). Li abdikis post du monatoj favore al Georgo Rákóczi la 1-a. Li provis reakiri la potencon per turka helpo en 1636, sed Rákóczi venkis apud Salonta la turkan armeon, apogantan Bethlen. Post longa negocado ili faris pacon.
Fonto