István Benke [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Benke István, estis hungara inĝeniero.
István Benke (inĝeniero)[1] naskiĝis la 31-an de majo 1881 (nun 1881-05-31) en Kunszentmiklós, li mortis la 4-an de junio 1954 en Budapeŝto.
Biografio
István Benke (inĝeniero) akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Universitato palatino József en 1903. Post la diplomo li laboris en pluraj ŝtataj firmaoj aŭ ŝtonminejoj, ekde 1920 en la ministerio, kie lia ĉefa tasko estis la hungara voja reto. Li profitis siajn ŝtonminejajn spertojn en vojkovraĵoj, krome li donis eĉ estetikon en konstruadoj de novaj vojoj. Lia filo sekvis profesion de la patro.
Elektitaj kontribuoj
- Az útépítés kézikönyve. (manlibro, kunaŭtoro, 1955)
Fontoj
Referencoj