Islena Rey Rodríguez - naskiĝis la 16-an de aŭgusto 1957 en San Martín - estas homrajta aktivulino en Kolombio. En 2015 la sveda Forum för levande historia ("forumo por vivanta historio") honorigis ŝin per la Per Anger-premio,[1] aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero. Per Anger (1913–2002) estis sveda diplomato kiu dum la dua mondmilito en Budapeŝto savis multajn judojn de la Holokaŭsto.
Referencoj
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri kolombiano |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kolombiano.
|