La irigacia sistemo de Turfan estas subtera sistemo por la akvoprovizado (irigacio) de la urbo Turpan en Ŝinĝango, Ĉinio.
Irigaciaj sistemoj, nomitaj Karez-irigaziaj sistemoj jam ekzistis en la okcidenta Han-Dinastio. Ili ekzistas i.a. en Turpan, Hami (Kumul) kaj Kutscha (Kuqa). La Persa vorto kanato aŭ Karez; ĉine Kan'erjingĉine) nomigas horizontale en la monton fositaj tuneloj aŭ horizontalaj putoj.
En la turpan-valo troviĝas pli ol 100 da tiuj. Per tiu sistemo oni povas uzi la subteran akvon, kiu devenas de la degelinta neĝo de la montaro Tjanŝano. La profundeco de puto estas ĝis 70 m kaj la longeco de subtera kanalo ĉ. 10 km.[1] La Kanaloj de la irigacia sistemo de Turpan havas longecon de entute ĉ. 5000 km.[2]