La Internacia Filmfestivalo de Karlovy Vary (ĉeĥeMezinárodní filmový festival Karlovy Vary, anglalingva mallongigo KVIFF) ĉiujare okazas komence de julio en la bohemiakuraclokoKarlovy Vary, Ĉeĥio.
La festivalo fondiĝis en 1946, do apartenas al la plej tradiciaj filmfestivaloj tutmonde, kaj estas festivalo de kino kategorio "Al", akreditita de la filmproduktista asocio FIAPF, kune kun la festivaloj de Berlino, Cannes, San Sebastián, Mar del Plata aŭ Venecio inter aliaj. Laŭ la nombro de venditaj enirbiletoj, ĉiujare proksimume 130 000, tamen temas pri kompare malgranda evento.
Ĉefa festivala premio estas la "kristala globo" (Kristalovy Globus). La aldona premio East of the West Award (premio "oriente de okcidento"), per kiu ekde la jaro 2005 honoriĝas ekskluzive produktaĵoj el Orienta Eŭropo, dum la lastaj jaroj iĝis la dua plej grava festivala premio.
1978 samrange: František Vláčil – Shadows of a Hot Summer / Stíny horkého léta ("ombroj de varmega somero") kaj Stanislav Rostockij – Белый Бим – Чёрное ухо ("blanka Bim - nigra orelo")