Insulo Santa Cruz (Sankta Kruco) estas unu el Galapagoj, Ekvadoro, kun areo de 986 km² kaj maksimuma altitudo de 864 m.[1]
Situanta en la centro de la arkipelago, Santa Cruz estas la dua plej granda insulo post Isabela. Ties ĉefurbo estas Puerto Ayora, la plej loĝata urba centro en la insularo (12,000 loĝantoj). En Santa Cruz estas kelkaj malgrandaj vilaĝoj, kies loĝantoj laboras en agrikulturo kaj brutobredado. Tiu insulo estas granda dormanta vulkano. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke la lastaj eruptoj okazis antaŭ ĉirkaŭ unu miliono kaj duono da jaroj. Kiel atestilo de ties vulkana historio estas du grandaj truoj formitaj de la falo de magmokamero: nome Los Gemelos, aŭ "La Ĝemeluloj".
Solulo Georgo ĉe la Scienca Stacio Charles Darwin, foto de decembro 2011. Sciencistoj ĉirkaŭkalkulas, ke li estis ĉirkaŭ 100jarulo. Li mortis la 24an de junio2012.[2]