La Insulo Enlli (en kimra Ynys Enlli, en la Angla Bardsey Island), la legenda "Insulo de 20,000 sanktuloj", kuŝas je 3.1 km el Duoninsulo Llŷn en la kimra kantono de Gwynedd.[1] La kimra nomo signifas "La Insulo en la Marfluoj", kvankam ties anglalingva nomo aludas al "Insulo de Bardoj",[2] aŭ eble al la insulo de la vikinga ĉefestro, "Barda". Ĝi estas 1.0 km larĝas kaj 1.6 km longa. La nordoriento staras deklive el la maro al alto de 167 m en Mynydd Enlli,[3] dum la okcidenta ebenaĵo estas malalta kaj relative ebena kaj kultivata farmotero; sude la insulo mallarĝiĝas al istmo, konektante al duoninsulo.[4] Ekde 1974 ĝi estis inkludita en la komunumoAberdaron.[5] Ĝi havas ĉirkaŭ 180 ha de etendon. Ĝi estas la kvara plej granda ĉeborda insulo en Kimrio.