La Instituto de Onkologio Maria Skłodowska-Curie (poleCentrum Onkologii – Instytut im. Marii Skłodowskiej-Curie w Warszawie) estas specializita esplorinstituto kaj hospitalo de la Pola Ministerio pri Sano. Kun sidejo en Varsovio, ĝi havas ankaŭ regionajn branĉojn en Gliwice kaj Krakovo. Ĝi estis fondita en 1932 kiel Radiuma Instituto fare de la duobla Nobel-premiitoMaria Skłodowska-Curie kunlabore kun la Pola Registaro, speciale de la Prezidento Ignacy Mościcki.