Imre É. Kiss [kiŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo É. Kiss Imre, estis hungara agronomo, plibonigisto.
Imre É. Kiss[1][2] naskiĝis la 30-an de majo 1920 (nun 1920-05-30) en Hajdúhadház, li mortis la 21-an de septembro 1998 en Budapeŝto.
Biografio
Imre É. Kiss akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Debrecen) en 1941, poste li batalis en la 2-a mondmilito. Li havis agronomiajn postenojn en Hajdú (1945–1948) kaj en signifa oficejo en Budapeŝto (1948–1957). Inter 1957 kaj 1960 li gvidis ŝtatan bienon en Borsós, poste en Tiszasüly (1960–1962), pli poste li laboris en instituto ĝis la pensiuliĝo en 1980. Intertempe li doktoriĝis en 1963 en la universitato kaj li kandidatiĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio en 1983. Lia plej grava laboro estis plibonigado de la rizoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1949 kaj 1955.
Elektitaj kontribuoj
- Termeljünk sok lucernát! – A lucerna története és elterjedése. (1949)
- Alapvető tudnivalók a műtrágyáról. (1954)
- A rizs biztonságos termesztésének lehetőségei a Hortobágyon. (disertaĵo, 1963)
- Rizsfajták csírázásának vizsgálata különböző hőmérsékleten. (1965)
- A fajtaösszetétel alakulása a magyarországi rizstermesztésben. 1964–1970. (1973)
- A fajtaösszetétel és az éghajlati elemek hatása a hazai rizstermésátlagokra. (disertaĵo, 1982)
Fontoj
Referencoj