Imre Vincze (subministro)

Imre Vincze (subministro)
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1927 (1927-04-21)
en Szombathely
Morto 12-an de aŭgusto 2011 (2011-08-12) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Corvinus de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo oficisto
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Imre Vincze [vince], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Vincze Imre, estis hungara subministro, ekonomikisto, ŝtatoficisto.

Imre Vincze[1] naskiĝis la  21-an de aprilo 1927 (nun 1927-04-21) en Szombathely, li mortis la 12-an de aŭgusto 2011 en Budapeŝto.

Biografio

Imre Vincze maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1950. Post la diplomo li laboris en ekonomia instituto, inter 1953-1961 en tre signifaj ŝtataj organizaĵoj, pli poste li havis postenojn ankaŭ en la financa ministerio, inter 1971–1988 li estis subministro. Intertempe li doktoriĝis en la universitato en 1958, li kandidatiĝis en 1960, li doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia politika kariero finiĝis dum fino de la socialismo, tial li retiriĝis. Li edziĝis en 1950, post 4 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis premiojn inter 1955-1971.

Elektitaj kontribuoj

  • Biztosítsuk szénbányáink ütemes termelését! (1951)
  • A jelenlegi termelőiár-rendezés alapelvei. (1958)
  • Az ipari termékek állami árszabályozása. (disertaĵo, 1959)
  • A szocialista árszabályozás alapkérdései. (monografio, 1963)
  • Árak, adók, támogatások a gazdaságirányítás reformja után. (disertaĵo kaj monografio, 1971)
  • A KGST nemzetközi valutarendszere. (monografio, 1978)
  • The International Payments and Monetary Systems in the Integration of the Socialist Countries. (1984)

Fontoj

Referencoj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.