En matematiko, la imaginara parto de kompleksa nombroz, estas la dua ero de la ordigita duopo de reelaj nombroj prezentanta z. Se z = (x, y), aŭ ekvivalente, z = x+iy, do la imaginara parto de z estas y. Ĝi estas skribata kiel Im z. La kompleksa funkcio Im z de argumento z ne estas holomorfa; alivorte, ĝi ne havas derivaĵon en la senco uzata en kompleksa analitiko.