DAJBUKÁT Ilona [dajbuka't] estis hungara aktorino naskita en Piskitelep la 14-an de novembro 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 22-an de januaro 1976.
Kariero
Ilona Dajbukát debutis en 1906 (Heijermans: Remény, Molière: A képzelt beteg, Ibsen: A vadkacsa). Ŝi retiriĝis kaj denove ekludis nur en 1919. En la ĉefurbo ŝi elpaŝis preskaŭ en ĉiuj teatroj. Ŝi prezentis kune kun sia edzo István Bársony precipe kamparanrolojn. Ekde 1945 ĝis 1947 ŝi estis ano de la Operetoteatro en Budapeŝto kaj ekde 1949 de la Teatro Madách. Ŝi gastludis ankaŭ en Germanujo kaj Italujo.
El ŝiaj roloj
- Mari szolgáló (Török R.: Testamentom);
- Kati (Szép E.: Patika);
- Szalayné (Barta L.: Szerelem);
- Donna Peppenella (Eduardo de Filippo: Milliomos Nápoly);
- Sztyepanida (Maksim Gorki: Kispolgárok).
Eksteraj ligiloj
Fonto
- Magyar Színházművészeti Lexikon