Ilinojoj
|
etno
|
Ŝtatoj kun signifa populacio |
|
|
La Ilinojoj, aŭ Illiniwek estis grupo da ses indianaj triboj, kiuj vivis en la supra misisipa valo en Nord-Ameriko. La koncernitaj triboj estis la Kaskaskia, la Cahokia, la Peoria, la Tamaroa, la Moingwena, la Michigamea. Al la ilinoja konfederacio ankaŭ partoprenis la Albiui, Amonokoa, Chepoussa, Chinkoa, "Coiracoentanon," Espeminkia, Maroa, Matchinkoa, Michibousa, Negawichi kaj Tapouara.