Iklódbördőce estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.
Situo
Iklódbördőce situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. Lenti troviĝas 8, Nova 13, Letenye 25 km-ojn.
Historio
La unua mencio pri vilaĝo "Bördőce" devenis el 1324 laŭ tiama hungara ortografio "Burzeulche". Iklód en 1334 jam havis preĝejon. En la 17-a jarcento pro la turkaj disrabadoj ambaŭ vilaĝoj senhomiĝis. En 1890 la fervoja linio ekfunkciis, kiu helpis la unuiĝon. En 1930 vivis en Bördőce 298, en Kerkaiklód 367 homoj. La vilaĝoj unuiĝis en 1938. En 1944 5 judaj familioj deportiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj vilaĝanoj.
En Iklódbördőce migra poŝto servas.
Vidindaĵoj