Ne miskomprenu la jenajn urbojn Ikirun, Ikire kaj Ikare, ĉiuj en Niĝerio!
Ikire estas metropolo en Niĝerio.
Geografio
Ikire situas en montetaro en la sudokcidenta sekcio de la lando. Ĝi kuŝas en la pluvarbara zono. Ibadano situas 32, Oyo (urbo) 62, Lagoso 132 km.
Historio
Laŭ legendo princo Akinrere, kiu estis ankaŭ elefantoĉasisto, fondis la urbeton. En 1976 la municipo ekfunkciis.
Ekonomio
Ikire estas agrikultura centro, kie okupiĝas ankaŭ pri bredadoj.
Trafiko
El Ikire kuras gravaj vojoj al Ibadano kaj Ilesa, krome estas malpli gravaj vojoj al norden kaj suden.
Klimato
Ikire havas tropikan klimaton, havanta sekan kaj pluvan sezonojn. Jare pluvas pli, ol 1100 mm. La temperaturo varias inter 10-40 °C.
Fontoj
- Angla Vikipedio
- [1]
- [2][rompita ligilo]