Ida Komlóssy Kövérné [komlOŝi kovErnE], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kövérné Komlóssy Ida estis hungaraaktoro, tradukisto. Ŝia patro estis Ferenc Komlóssy (aktoro), ŝia edzo estis Lajos Kövér, ŝia origina nomo estis Ida Komlóssy, ŝia geedziĝa nomvarianto estis hungarsisteme Kövér Lajosné.
Ida Komlóssy estis edukita en Miskolc fare de la geavoj, ŝi lernis ankaŭ lingvojn, muzikojn kaj desegnadon. Ekde 1834 ŝi ricevis dancajn rolojn en trupo de sia patro. Post 4 jaroj ŝi jam aktoradis en Teatro Magyar de Pest, baldaŭ en aliaj urboj. Inter 1845 kaj 1863 ŝi estis membro de Nacia Teatro de Pest. En 1856 ŝi studvojaĝis al Parizo. En 1861 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis filinon, sed en 1863 ŝi vidviniĝis, tial ŝi retiriĝis de la aktora vivo. Ŝi tradukis plurajn teatraĵojn, kelkaj estis prezentitaj, kelkaj restis en manuskriptoj.