La libro estas fama i.a. pro la ekesto de la literatura grupo nun nomata Ibera Skolo. Tiu nova kvaropo proponis, ĉefe, du agadliniojn. Unue: indas labori grupe. Due: endas pripoemi la nunon per la poeziiloj propraj al la nuno.
Se lasi aparte la signifon de la tiamaj ankoraŭ vivaj postrestantoj de jam estingita ora epoko (la majstroj William Auld, Baldur Ragnarsson...), kiam tiu kvaropa poemaro vidis la lumon, la ĝenerala panoramo de la E-poezio, kun kelkaj respektindaj esceptoj, estis deknaŭajarcentece ŝima pri poeziaj teknikoj, iloj kaj temoj. La apero de Ibere libere agis tiukadre kiel trablovo de freŝa aero. La kvaropo kuraĝe kaj efike ekspluatis multajn el la poeziaj ebloj de la lingvo Esperanto.
La aron el la poeziemuloj ĉiutempe konsistigis vera malplimulto en Esperantujo, sed la antaŭenira parto de ĝi bonvenigis kaj aplaŭdis la enhavon de Ibere libere kaj la agadliniojn proponitajn de ĝiaj aŭtoroj. La alia parto, ĉefe, ignoris la aferon, kiel kutime. Nur partianoj de tio praktiki plue deknaŭajarcentecan poezion atakis, kaj nun kelkfoje atakas plue kiel avangardisman, la poezion proponitan de la aŭtoroj de Ibere libere.
Bedaŭrinde, la panoramo de la E-poezio praktikata en 2023, similas, kun respektindaj esceptoj, tiun en 1993. Ĝis tioma grado, ke la poemaron Ibere libere eblas rigardi avangardisma tridek jarojn post ĝia apero!