Hugó Gregersen studis antaŭ la 1-a mondmilito en politekniko kaj arta akademio (ambaŭ en Munkeno). Dum la mondomilito li estis soldato, poste li akiris praktikon en Budapeŝto dum 2 jaroj. Li akiris diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1924. Li laboris en propra arkitektura ateliero inter 1925-1950, poste en pluraj ŝtataj laborejoj. Libertempe li pentradis.