La firmao Hudson Motor Car Company fabrikis aŭtomobilojn sub la varmarko Hudson kaj aliaj nomoj en Detrojto de 1909 ĝis 1957.
La nomo "Hudson" venis de J.L. Hudson, detrojta magazenestro kiu havebligis la necesan kapitalon por fondi la entreprenon.
Dum la dua mondmilito, Hudson abstinis de produktado de aŭtomobiloj inter 1942 kaj 1945, anstataŭe fabrikante militmaterialojn, inkluzive de aviadilaj partoj, ŝipaj motoroj, kaj kontraŭaviadilaj pafiloj. La motoro "Invader" de Hudson pelis multajn el la alteriĝaj boatoj uzitaj en la invado al Normandio la 6-an de junio1944.