La Hotelo Minzu (ĉine民族 饭店, pinjine: Mínzú Fàndiàn) aŭ "Hotelo de Nacioj" el esperanto-libro "moderna Pekino"(1963) estas situanta en la Distrikto Xicheng, Pekino , Ĉina Popola Respubliko, kaj estas unu el la Dek Grandaj Konstruaĵoj de Pekino. La Hotelo Minzu situas sur okcidento de Avenuo Ĉang'an. Malfermiĝante en 1959, ĝi gastigis multajn eksterlandajn delegaciojn, kaj ofte estas uzata por gazetaraj konferencoj. La 10-etaĝa hotelo havas 507 ĉambrojn.