La Hispana reĝa familio estas aktuale formata de la titolhavulo de la Krono, kiu havas la postenon de Reĝo de Hispanio, lia edzino, filinoj kaj gepatroj.
Post la procezo de la abdiko de Johano Karlo la 1-a kaj sekva sukcedo fare de lia filo Filipo la 6-a en 2014, la grando de la reĝa familio malpliiĝis al ses membroj: la reĝo Filipo la 6-a kaj lia edzino, nome la reĝedzino Letizia Ortiz; iliaj filinoj, nome la princino de AsturioLeonor kaj la infantino de Hispanio Sofía; kaj liaj gepatroj, nome la emerita reĝo Johano Karlo kaj la reĝedzino Sofia.[1]
En Hispanio, ne ĉiuj kiuj havas rajton al la sukcedo al trono estas membroj de la reĝa familio. Estas diferenco inter reĝa familio kaj familio de la reĝo. Tiu diferenco ne tuŝas la rajton de la sukceduntoj al la trono eĉ se tiuj ne posedas nobelan titolon. Ekzemple estas membroj de la familio de la reĝo la du fratinoj de la reĝo kun siaj respektivaj familioj nome la jenaj:
Elena de Borbón y Grecia, infantino de Hispanio kaj dukino de Lugo (pli aĝa fratino de la reĝo),
Felipe Juan Froilán de Marichalar y Borbón, grandulo de Hispanio
Victoria Federica de Marichalar y Borbón, grandulo de Hispanio
Cristina de Borbón y Grecia, infantino de Hispanio (pli juna fratino de la reĝo), kaj ŝia edzo Iñaki Urdangarin (bofrato de la reĝo),
Cortes Generales (27a de decembro 1978). «Constitución Española». Boletín Oficial del Estado. ISSN 0212-033X. BOE-A-1978-31229. Alirita la 16an de aprilo 2020.