La hindia plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la tutan subkontinenton Hindio kaj parton de la ĉirkaŭaj maroj. Parte la hindia kaj aŭstralia platoj kune nomatas "hindo-aŭstralia plato".
La kolizio de la hindia kaj la eŭrazia plato kaŭzis la faldiĝon de la Himalajo, la plej alta monda montaro, kaj iom pli norde la ekeston de la Tibeta Altebenaĵo.
La norda limo de la hindia plato kaj la subkontinento, la malmara parto de la plato, estas la suda limo de la Himalajo kaj la orienta limo de la montaro Hindukuŝo. Okcidente la hindia plato etendiĝas ĝis la montaro Patkai, ĉe la limo inter la ŝtatoj Barato kaj Birmo.
La plato kun rapideco de proksimume 5,4 centimetroj ĉiujare moviĝas nordorienten. Ĝi limas norde kun la eŭrazia plato, oriente kun la pli eta birma plato, sudoriente kun la aŭstralia plato, sudokcidente kun la afrika plato kaj okcidente kun la arabia plato.
Tertremoj
La randoj de la platoj estas aparte minacataj de tertremoj. Dum decembro 2004 en la tuŝa zono inter la hindia, la aŭstralia kaj la birma platoj okazis aparte forta oceana tertremo. La tertremo en la birma plato laŭ la Richter-Skalo havis fortecon de pli ol 9.0 kaj havis sian centron nordoriente de la insulo Sumatro (3° 18′ 58″ N95° 51′ 14″ O / 3.31611 °N, 95.85389 °O / 3.31611; 95.85389(mapo)). Pere de pluraj Cunamo-ondegoj ĝi kaŭzis katastrofajn damaĝojn ĉe la limaj marbordoj de suda Azio kaj Orienta Afriko. Oni estimas ke pro la tertremo mortis proksimume 230.000 homoj.
La kaŭzo de la tertremo de decembro 2004 estis subita movo de la tera surfaco - ekzemple la insulo Simeulue proksime de la tertrema centro ŝoviĝis 15 metrojn sudokcidenten. 15 pli etaj insuloj en la Hinda Oceano komplete malaperis sub la marnivelo.