Higuera de la Sierra [igEra de la siErra] (Figarbo de la Montetaro) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regionoAndaluzio. La signifo de la lokonomo videblas en la blazono kiel tri folioj de figarbo.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas higuereños. La censita populacio en 2009 estis 1437 loĝantoj kaj la denseco estas 59,88 loĝ/km².
Situo
Higuera de la Sierra estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distriktoSierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordokcidento de la provinco de Onubo, je altitudo de 620 m; je 119 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 24 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 50' N, 6º 26' Ok.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado.
Historio
En 1594Higuera de la Sierra formis parton de la Regno de Sevilo en la Sierra de Arroche.[1]