Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 1 062 loĝantoj sur areo de 1,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 738 loĝantoj/km².
Geografio
Hermance situas ĉe la sudorienta bordo de Lago Lemano. Hermance estas la plej norda ĝeneva komunumo sudoriente de la lago apud la francalandlimo, markita de la samnoma rivero
Hermance.
Tra Hermance pasas la kantona ĉefvojo n-ro 113, kiu transiras ĉe la landlimo al la franca ĉefvojo n-ro D25. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la urba buslino E de Ĝenevo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Hermance datiĝas el la jaro 1247 kiel intra Armentia. En la 11-a jarcento en Hermance supozeble ekzistis kastelo, kiu protektis kelkaj fiŝkaptistajn dometojn. En la jaro 1247Aymon la 2-a de Faucigny konstruigis en Hermance kastelon kaj frotikitan merkatlokon. De Faucigny la posedaĵo de Hermance transiris al Savojo, sub kies regado la loko akiris certan signifon. En la jaro 1536 la bernanoj konkeris la lokon. En la jaro 1567 Hermance refariĝis savoja. Je la fino de la 16-a jarcento Hermance estis batalloko inter Ĝenevo kaj Francio unuflanke kaj Savojo kaj Hispanio aliflanke. De 1743 ĝis 1748 Hermance estis okupita de hispanaj trupoj. En la jaro 1792 francaj trupoj okupis la regionon, kaj ek de 1797 ĝis 1815 Hermance apartenis al la franca departemento Léman. En marto 1816 ĝi per la kontrakto de Torino estis atribuita al la Respubliko de Ĝenevo, kaj fariĝis per ties aliĝo al Svislando svisa komunumo de Kantono Ĝenevo.
[1]