Helfštýn (ankaŭ Helfštejn, Helfenstein) estas burgoruino de unu el la plej grandaj burgoj en la ĉeĥaj landoj, kiu situas proksimume 3 km sudoriente de Lipník nad Bečvou super municipo Týn nad Bečvou.
En 1593 aĉetis la burgon Hynek Bruntálský z Vrbna, sed al tiu ĉi dinastio la burgo estis post batalo sur Blanka Monto konfiskita kaj ĝi venis en tenadon de kardinalo Francisko el Dietrichstein. Ĝis la jaro 1656 la burgo servis kiel soldata fortikaĵo, post tio la fortikaĵo estis pro ordono nuligita kaj armilaro transveturigita ĝis Olomouc. En la 17-a jarcento la burgo estis neniigita kaj plu ĝi malkreskis. Kiel posedaĵo de familio de Dietrichsteinidoj la burgo restis ĝis komenco de la 20-a jarcento, kiam estis el ĝi ruino.
La ampleksaj ruinoj estas nun iom post iom rekonstruataj, okazas ĉi tie vico de kulturaj agadoj, al la plej konataj apartenas renkontiĝo de artistaj forĝistoj Hefaiston.