Helena HEMPEL estis pola esperantistino. Naskiĝis en la 24-a de aprilo 1846 en vilaĝo Ternovo apud Lublino, mortis la 20-an de aŭgusto 1936 en Lvovo[1]. E-isto de 1899. (Nro 4724 laŭ ZA.) En 1906 elektita al la unua estraro de l' Societo Espero en Lvovo. Aktoris kaj reĝisoris kelkajn E teatraĵojn. Kunlaboris en multaj gazetoj, precipe en P E-isto. Trifoje laŭdatino de Floraj Ludoj kaj aliaj Lit. Konkursoj.
Referencoj