La Haveno Pireo utilis kiel la haveno de Ateno ekde antikvaj tempoj.[1][2]
Nuntempe, la Haveno Pireo estas la ĉefa dunganto en la regiono kaj estas funkciigita de la Pirea Havenaŭtoritato S.A. (PPA).
Kun ĉirkaŭ 18.6 milionoj da pasaĝeroj Pireo estis la plej aktiva pasaĝer-haveno en Eŭropo en 2014.[3] Ekde 2009 la trafiko de konteneroj en la haveno kreskiĝis ege rapide. Pireo movis 3.67 milionojn da TEU en 2016 (2015: ĉirkaŭ 3.32 milionoj).[4][5][6][7] Laŭ la listo de Lloyd por la 100 konteneraj havenoj en 2015 Pireo rangis la 8a en Eŭropo kaj la 3a en la Mediteraneo.[8]