Hanna Lóránd, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lóránd Hanna estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis (hungarsisteme) Woppera Janka, ŝia edzo estis Ottó Ruttkai.
Hanna Lóránd [1] naskiĝis la 22-an de januaro 1927 en Újpest, ŝi mortis la 1-an de januaro 2015 en Budapeŝto.
Biografio
Hanna Lóránd akiris diplomon en Teatra Akademio en 1946. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Magyar. Inter 1947 kaj 1950 ŝi apartenis al Teatro Madách, poste al Teatro Jókai. Inter 1955–1964 ŝi ricevis rolojn en pluraj provincaj teatroj (Teatro Gárdonyi Géza, Teatro Szigligeti (Szolnok), Teatro Csiky Gergely (Kaposvár), Nacia Teatro (Miskolc)). Ŝi apartenis al Teatro József Attila inter 1964–1982, poste ŝi pensiuliĝis.
Ŝi edziniĝis en 1949, poste ŝi naskis 2 filojn. Ŝi ricevis premiojn en 1964 kaj 1980.
Elektitaj teatraj roloj
Elektitaj filmaj roloj
- Kis Katalin házassága (1950)
- Falak (1968)
- Utolsó padban (1975)
- Petőfi (1981)
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Judith Anderson kaj aliaj [2]
- hungara voĉo en desegnofilmo
Fontoj