Hamilton Hall estas akademia konstruaĵo en la Novjorka universitatejo de Universitato Kolumbio ĉe 1130 Avenuo Amsterdama en Manhatano. Ĝi estis konstruita inter 1905–1907, kaj desegnita de McKim, Mead & White en la novklasika stilo; la konstruaĵo estis parto de originala plano de la firmao por la universitatejo. La halo estas nomita laŭ Alexander Hamilton, kiu diplomiĝis de la universitato kiam ĝi havis la nomon « Reĝa Kolegio ». Statuo de li estas ekster la enirejo.
La konstruaĵo estas la ejo de multaj klasoj de la Kolumbia kerntemaro.