Halmahera (ankaŭ konata kiel Jailolo aŭ Gilolo, foje ankaŭ esperantigata Halmahero) estas la plej granda insulo de la moluka insularo. Ĝi estas parto de la provincoNordaj Molukoj kaj Sofifi, la ĉefurbo de la provinco, situas sur la okcidenta marbordo de la insulo.
Priskribo
Halmahera kovras terareon de 17 780 km ² kaj en 1995 havis 162 728 loĝantojn. Laŭ la nuna stato proksimume duono de la insulaj loĝantoj estas islamanoj kaj duono estas kristanoj. Historie la insulo loĝatas de diversaj etnoj, kiuj en la sudo de la insulo parolas malaj-polineziajn lingvojn, en la nordo okcident-papuajn lingvojn. La insulo ĉiam estis relative maldense loĝata, nun la loĝdenso estas proksimume 10 homoj po kvadrata kilometroj, kaj pli grandaj urboj ne estas. En la mezepoko la insulo estis dominata de la kulturoj de du multe pli malgrandaj insuloj okcidente de Halmahera, nome Ternate kaj Tidore, kie evoluiĝis potencaj sultanlandoj, kiuj riĉiĝis pro produktado de kaj komercado per spicoj.
Dukono estas aktiva vulkano en la norda pinto de la insulo, samregione situas la vulkano Gamkonora, 1635 metrojn alta, sekve la plej alta insula punkto, kiu lastfoje erupciis en 2007. Monto Ibu estas plia aktiva vulkano en la nordokcidenta marbordo de la insulo, kaj estas pliaj insulaj vulkanoj. La insuloj estas la nordokcidenta limo de la aŭstralia kontinento.