Halen (nederlande, proksimuma prononco [HA:l'n]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1206. Komence de januaro 2016 ĝi havis 9566 loĝantojn. Halen situas en la provinco Limburgo, en la okcidento de la nederlandlingvaFlandra Regiono - loke aldone ankaŭ parolatas variaĵoj de la proksime parenca limburga dialektaro. La municipo apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Haselto.
Ekde 1977 la komunumoj Loksbergen kaj Zelem apartenas al Halen, la ĉefa municipo.