Haitia voduo

Haitia voduo
religio Redakti la valoron en Wikidata
Voduoafrik-amerika religio
Komenco 18-a jarcento vd
vdr
Flago drapo, kiu reprezentas la simbolon vèvè de la loa Loko Atison; tiuj simboloj ludas gravan rolon en la vodua ritaro.

Haitia voduo (aŭ vuduo) estas religio de la afrika diasporo kiu disvolviĝis en Haitio inter la 16-a kaj 19-a jarcentoj. Tiu ĉi religio aperis tra procezo de sinkretismo inter pluraj tradiciaj religioj de Okcidenta kaj Centra Afriko kaj Katolikismo. Ekzistas neniu centra aŭtoritato en kontrolo de la religio kaj ekzistas grandega diverseco inter praktikantoj.

Tiu voduo temas pri spiritoj nomitaj loa (aŭ lwa). Tipe, ili derivas siajn nomojn kaj atributojn de tradiciaj okcidentaj kaj centrafrikaj diaĵoj, kaj estas egaligitaj kun katolikaj sanktuloj. La looj estas dividitaj en malsamajn grupojn, la nanchon ("nacioj"), plej precipe la Rada kaj la Petwo. Diversaj mitoj kaj rakontoj estas rakontitaj pri tiuj loa, kiuj estas konsideritaj malĉefaj al transcenda kreinta diaĵo, Bondye. Tiu ĉi teologio estis nomita kaj monoteisma kaj politeisma. Kiel inica tradicio, voduistoj kutime kunvenas por adori la loan en ounfò (templo), gvidita fare de houngan (pastro) aŭ manbo (pastrino). Centra rito postulas tamburadon, kantadon, kaj dancadon por instigi loaon posedi unu el siaj membroj kaj tiel komuniki kun ili.

Multaj haitianoj praktikas voduon iagrade, kvankam ili tipe ankaŭ praktikas Katolikismon, trovante neniun problemon en praktikado de la du malsamaj sistemoj samtempe. Pli malgrandaj voduokomunumoj ekzistas aliloke, precipe inter la haitia diasporo en Usono. Kaj en Haitio kaj aliaj landoj, voduo disvastiĝis preter siaj afrik-haitiaj originoj kaj estas praktikita fare de homoj de diversaj etnoj. Voduo estis la temo de multe da kritiko dum sia historio kaj estis plurfoje priskribitaj kiel unu el la plej miskomprenitaj religioj en la mondo.

Aktualo

Voduo estas esenca parto de haitia kulturo dum jarcentoj, formante nacian identecon kaj ĉiutagan vivon. Tiu ĉi religio, kiu kombinas afrikajn kredojn, katolikismon kaj lokajn tradiciojn, estas komprenata kiel pozitiva spirita forto, sed rezultas ankaŭ en konfliktoj kaj perforto.[1]

La 7-an de decembro 2024 en Cité Soleil krimbando murdis pli ol 180 maljunulojn pro sorĉakuzoj. Ŝajne la bandestro Micanord ordonis tiun masakron de Wharf Jérémie kiel reprezalio pro la morto de sia filo. Ŝajne Micanord konsultis houngan (vodua pastro), kiu akuzis kvartalanojn je sorĉagado; rezulte oni amasmurdis ĉiajn maljunulojn.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Sandrine Exil Terror, masacre y vudú en el último episodio del cerco de las pandillas en Haití Portprinco - 10a de decembro 2024 El País 11a de decembro 2024, Alirita la 11an de decembro 2024