„ Pastro eksigita pro drinkinteco, kontrakto kun la diablo, filino elŝlosita de sia patro, kaj edzino forpelita de sia edzo— jen materialo taŭga por ekscita romano : tamen, malgraŭ la fakto ke la verko estas majstraĵo de la fama sveda aŭtorino Selma Lagerlof, mi konfesas, ke mi trovis ĝin iom teda. Al ĉiu, kiu deziras ekkoni la svedan karakteron, ĝi estas plene rekomendinda. Gésta Berling, eksigite el sia pastreco, aliĝis al aro de “kavaliroj” kiuj loĝis kune en aparta domo apud la hejmo de la “majorino.” Li ekamis kelkajn virinojn, sed neniam edziĝis. La libro konsistas
el bildoj de diversaj fazoj de lia vivo, pli vere ol el historio de liaj aventuroj.
La traduko meritas multe da laŭdo. Troviĝas tre malmultaj preseraroj: krom tiuj notitaj en la libro mem, mi trovis nur vian (ŝian), 123/6; menueton 194/19; okuloj(n), nazo(n) kaj buŝo(n),
281/10; estingiĝu (estingiĝi), 293/4 ; ĝin (ŝin), 325/1; ankaŭ (antaŭ), 395/14 pluralne (plurulne), 396/27. Tipo, papero, ĉio estas bona.
Kritikindaj estas nezamenhofa uzo de ŝati, domaĝo (211, 245); kaj ĉesas anst. ĉesiĝas (394); sen kun infinitivo (ofte); vortoj kiaj kelkiam, kelkie ; escepte (esceptinte).
Svati estas transitiva verbo, kaj svatado (221) devus esti sinsvatado aŭ svatiĝado. Pruntas al (356) d.e. prunteprenas de. Al mi tre malplaĉas la kutimo skribi nombrojn inter dek kaj cent per unu vorto anstataŭ du. Parolante trideksep oni akcentas la silabojn i kaj sep (ne dek), tial oni skribu tridek sep (per du vortoj). ” |