György Vértes [djordj vErteŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vértes György estis hungara karikaturisto, afiŝisto. Lia origina familia nomo estis Weiss.
Pri lernojaroj de György Vértes plene mankas informoj. Liaj karikaturoj aperis en la plej konataj gazetoj. Inter 1963 kaj 1979 li desegnis ĉiutage karikaturojn videblajn en meteologia rubriko de Hungara Televizio. Li kreis ankaŭ reklamafiŝojn. Li unufoje ricevis premion.