En Guvahati jare pluvas po 1700 mm, precipe inter aprilo-oktobro. Tiam la temperaturo estas preskaŭ 40 °C, dum la ceteraj monatoj ĝi foje falas al 10 °C.
En Guvahati la plej grava estas la komercado, transportado kaj servoj. En la urbo naftorafinejo funkcias.
Trafiko
La internacia flughaveno troviĝas je 30 km. La vojaj kaj fervojaj kontaktoj estas bonaj. La haveno funkciis jam en la historiaj jaroj. En la urbo aŭtobuso liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj
diversaj bazarejoj
riverobordo
temploj Umananda, Sukresvar, Ugratara, Lonkesvar, Dighesvari, Rudresvar kaj Kamakhia