Tiu kutimo celis konservi la korpon de la mortinto pere de enbalzamigaj teknikoj tre similaj al la aliaj mumiigadoj de antikvaj civilizoj. Ĝia celo, ligata al religia kredo, estis la ŝirmado de la kadavro kaj ankaŭ distingi la socian klason de la mortinto.
Menciindas ke la mumiigado de la guanĉoj en multaj aspektoj similas al la praktikata de la antikvaj egiptanoj. Por savi la kadavron de putrado ili multe zorgis pri la procezo, la korpon kaj super ĉio ili memorigis kaj honorigis la forpasintojn. La mumiigado ne estis ĝenerala kutimo inter la guanĉa popolo, ekzistante pluraj procezoj kiuj montras certan gradigon en tiu funebra praktiko kiu korespondis al diversaj sociaj kaj ekonomiaj kastoj de la guanĉa socio. Logike, la mumioj de la mencejoj, estis tiuj kiuj ricevis plejajn zorgojn en la mumiigado. La guanĉoj, same kiel la antikvaj egiptanoj, konservis la viscerojn de iliaj mencejoj.