La grenatoj estas grupo de siliciatajmineraloj, kiuj formas kristalojn dekduedrajn aŭ trapezoedrajn. Ili apartenas al la nesosilikatoj (insulaj silikatoj) kaj havas jenan kemian formulon:
A3B2(SiO4)3
La nomo "grenato" devenas de la latina vorto granatus = grajnohava. Eble la grenato ricevis tiun ĉi nomon el la granato, kies semoj estas laŭ formo, grando kaj koloro similaj al kelkaj ruĝaj grenatoj nature troveblaj aŭ mineblaj.